La ELSENDO N°123 de Aminda Radio Esperanto denove aperas post la feria paŭzo. La enhavo komenciĝas per fabelo el la oriento de Malagasio. Alia interesa rubriko pritraktas la valoran lignaĵon Nato aŭ Nanto. Ni ne forgesas aldoni kelkajn novaĵojn de la kuranta monato. Nia podkasto proponas al vi ankaŭ Esperanto-kanton el la nova albumo Intergalaksia kaj la tuto finiĝas per eta leciono pri la malagasa lingvo. Aminda Radio Esperanto helpas vin konatiĝi kun nia bela insulo Malagasio. Ni invitas vin aŭskulti ĝis la fino nian programon. Ni rendevuos por la venonta numero.
APARTE MENCIINDAJ ESPRIMOJ EN TIU ĈI-PODKASTO
Randiambe, Befelatanana, Rakobokobo, Erica, Boiteau,
Mpihira gasy, ONEP, nato, nanto, nato hafotra, Nato Hazontsiariana, Nato Ravimboangy, Naty Keliravina, Mimusops, Faucherea, Capurodendron, Manilkara, Labramia,
Ambohijatovo, Ikongo, Antananarivo, Manjakamiadana, Ambinanindrano, Ambositra, Vojaĝo, Planedo nia, Intergalaksia, Fora Planedo,
Fiarahabana
Salama Tompoko
Manao ahoana Tompoko !
Tsarava Tompoko !
-Tsara fa misaotra Tompoko
-Salama tsara fa misaotra e !
-Inona ny vaovao sy maresaka ?
-Tsy misy vaovao e ! Tsy misy hambara e !
Veloma Tompoko !
Manao veloma anareo aho !
Samia ho tahian’Andriamanitra!
Mampamangy any amin’ny reninao any
Manao veloma anareo aho !