Al la geabonantoj de Panoramo de la Granda Insulo mi ĵus sendis nian gazeton, kiu pritraktas la vivon, kulturon, historion kaj lingvon de Malagasoj en nia insulo Malagasio. I.a. interesaj artikoloj, menciindas tiun traktantan la statuson de gravedulino en la pasinteco. Ankaŭ leginda estas la inico al la malagasa lingvo en kiu ni raportas pri kelkaj famaj lokaj tag- kaj vesper-manĝoj. Kaj aparte por la gesubtenantoj de Esperanto Plus, artikolo resumanta la lokan situacion de nia lingvo estas sciinda. Al ĉiuj ni bondeziras agrablan ferion kaj ĝis la venonta numero en septembro !
La ELSENDO N°121 de Aminda Radio Esperanto disponeblas nun kaj vi povas sekvi artikolon pri la malagasa funebra arto «Aloalo » el la suda regiono de Malagasio. Rekta raportaĵo pri la Ŝtuparo de Ambondrona estas proponata al vi por bone konatiĝi kun la urbocentro de Antananarivo. Krome, Vinilkosmo ebligas al ni kunĝui la novan kanton « Intergalaksia » de Vojaĝo. Ne forgesu ke vi povas sekvi ankaŭ kelkajn novaĵojn pri la lando kaj lecioneto pri la malagasa lingvo koncernas la faman « taxi-brousse » por tiuj, kiuj ŝatas turismi. Agrablan aŭskultadon al vi ĉiuj !
La maja numero de nia gazeto PANORAMO DE LA GRANDA INSULO proponas al vi artikolon pri la tradicia maniero divorci, ne ĉiam komforta estas la loko de la virino. Kaj alia interesa artikolo koncernas la malagasan matenmanĝon. La ceterajn enhavojn vi mem prizorgos, mi esperas ke la numero plaĉos al vi kaj helpos vin bone konatiĝi kun Malagasio kaj la malagasa popolo. Ĝis la venonta numero !
Krom la kutimaj novaĵoj de la kuranta monato, la ELSENDO N°120 de Aminda Radio Esperanto proponas al vi historion de la ĉefministra palaco Andafiavaratra, kie decidiĝis ne nur la aferoj de la reĝlando de la centra altebenaĵo sed ankaŭ tiu de la tuta lando. Artikolo pri turismo kune alkondukas nin al la feria urbeto de Ambila Lemaitso en la oriento de Malagasio. Por vi, kiuj interesiĝas pri la malagasa lingvo, nia podkasto provizas al vi lecioneton pri la nuna loka vintro. Kaj vi povas aprezi ankaŭ iun kanton de Jonny M. meze de nia elsendo. Ĝuu la aŭskultadon de nia maja programo kaj ne forgesu sekvi la venontajn.
Ranavalona la 1a, Rainiharo, Ranavalona la 2a, William Pool, Philibert Tsiranana, Radama la 1a, Rasoherina, Rainilaiarivony, Henriel, Nicolas Dupuis, Jonny M.,
Hova, andriana, MDRM, vila, nony, fady, La vero, Regestilo, Vinilkosmo, Aminda Radio Esperanto,
Ni ĵus sendis al niaj gelegantoj la aprilan numeron de nia monata gazeto PANORAMO DE LA GRANDA INSULO. Tiu ĉi-numero entenas 19 ilustritajn paĝojn kun diversaj artikoloj pri la vivo de Malagasoj kaj la insulo Malagasio. Rubriko pri la malagasa kulturo traktas pri la malagasaj ĉapeloj, pri alia rubriko pri iu politika partio, kies rolo dum la kolonia periodo daŭre diskutendas ĝis nun. Krome, ni proponas ankaŭ paĝon pri la malagasa lingvo sed se vi deziras plu scii pri nia bela lando, nepras aboni al tiu unika gazeto redaktita en Afriko. Kaj tute en Esperanto ! Agrablan legadon al vi ĉiuj kaj ĝis la venonta numero !
La ELSENDO N°119 de Aminda Radio Esperanto proponas al siaj geaŭskultantoj diversajn rubrikojn pri Malagasio. Estas interese plu scii pri la arbaro Kirindy en la suda regiono de la lando. Nia podkasto enhavas ankaŭ etan lecionon pri la malagasa lingvo. Kaj la redaktoro instigas vin diskuti pri universitato en kaj pri Esperanto. Aliflanke, por ilustri nian elsendon, ni elektis kanton de La Porkoj pri milito, grava temo en la nuna situacio en Ukrainio. Agrablan aŭskultadon al vi ĉiuj kaj ne forgesu nian venontan podkaston !
APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI-NUMERO
Kirindy, Allées des Baobabs, Sakalava, Vezo, fosa, vanga, Coua cristata, Couas gigas, reniala, bozy, za, Hypogéomys antimena, Hazomalania voyroni, Capu-rodendron perrieri, La Chaine de l’Espoir, MOOC, Unesko, Ŝako La Porkoj, Ene de l’milito, Vinilkosmo, FAME-Fondaĵo,
Ĉu vi de tempo al tempo sekvas miajn monatajn podkastojn pri Malagasio kaj ĝia popolo ? En jutubo vi aŭskultas ilin por konatiĝi kun tiu bela insulo de la Barata oceano. Vi povas finance subteni nian retradion donacante iomon ĉe la platformo PATREON.
Ĉu vi de tempo al tempo sekvas miajn monatajn podkastojn pri Malagasio kaj ĝia popolo ? En jutubo vi aŭskultas ilin por konatiĝi kun tiu bela insulo de la Barata oceano. Vi povas finance subteni nian retradion donacante iomon ĉe la platformo PATREON.
Nia gazeto PANORAMO DE LA GRANDA INSULO de la kuranta monato enhavas 19 ilustritajn paĝojn kaj proponas al siaj geabonantoj diversajn temojn pri Malagasio kaj la malagasa popolo. Malagasa kulturo estas traktita en artikolo pri infanludoj. Alia ekzemplo estas la historio de iu politika partio, kiu daŭre vekas debatojn eĉ ĝis nun. Alia interesa artikolo pri medio koncernas la agrikulturon en kaj ekster la ĉefurbo ktp. Se vi interesiĝas pri tiu granda insulo oriente de Afriko, ne hezitu aboni al nia monata gazeto tute en Esperanto. Agrablan legadon al vi ĉiuj !