Elsendo N°66

Aminda Radio Esperanto proponas al vi en sia ELSENDO N°66 la novaĵojn de Malagasio de la du lastaj semajnoj. Nia ĉefa rubriko temas pri parto de la historio de la lando kaj en la nuna podkasto, ni ja raportas al vi la devigan ekziliĝon de nia lasta reĝino Ranavalona la 3a. La celo de la franca generalo Galliéni estis komplete humiligi Malagasojn. Kutima fimaniero far potencaj landoj por subpremi malfortulojn. Cetere, la kultura parto de nia elsendo estas ornamita de iu kanto de la bando Supernova el la albumo produktita de Vinilkosmo. Agrablan aŭskultadon al ĉiuj !!!

APARTAJ ESPRIMOJ MENCIINDAJ EN TIU ĈI PODKASTO

Supernova, Chocolaterie Robert, lei-tai, Menalamba, fandroana, Hova, Merina, Imerina, Panoramo de La Granda Insulo, La vetemulo, Vinilkosmo,

Antananarivo, Carrare, Antananarivo, Antsirabe, Tsiroanomandidy, Ihosy, Majunga, Mahajanga, Tamatave, Toamasina, La Pointe-des-Galets,

Randriamalaza Jean Christian, Ranjeva Raymond, Duchesne, Rainilaiarivony, Ranavalona 3a, Rainitsimbazafy, Galliéni, Hippolyte, Rabezandrina Rainandriamampandry, Alfred Durand,  ILUSTRAĴO.jpg

Advertisements

Elsendo N°65

Nia ELSENDO N°65 ebligas al vi sekvi la tute lastan parton — kun iom da esper-lumo — de la neinda viv-situacio de ĝemeloj ĉe la antambahoaka tribo. Cetere, novaĵoj el la du lastaj semajnoj estas proponitaj al vi. Kaj ŝatantoj de regeomuziko frandos iun kanton de Jonny M.  Aliflanke, aparte dankindas Céline Bernard, publikigestrino de la franca revuo Espéranto Info, kiu konsentis aperigi artikolon pri la Esperanto-movado en Malagasio. Ankaŭ vi povas aboni al tiu revuo se vi deziras informiĝi pri la evoluo de la movado en la tuta mondo.

APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO

Antambahoaka, TIKO, Ampanjaka tangalamena, Tranobe, Zafindrahova, sandrana, Betsimisaraka, Tanala, kabaro, Ĉi-matene, Vinilkosmo, Espéranto Info,

Jonny M., Henriel, profesoro Zafy Albert, Didier Ratsiraka, Ravalomanana, Rahova, Céline Bernard,

Ankarafantsika, Mahajanga, Antsirabe, Mananjary, Fanivelona, Nosy Varika, Mananjary, Ampômanitra, Ambodiaramy, Sakaleona, Ranomena,ILUSTRAĴO.jpg

Elsendo N°64

Aminda Radio Esperanto finpretigas por vi sian ELSENDOn N°64 per kiu vi povas sekvi novaĵojn el Malagasio rilate la du lastajn semajnojn. Al tio aldoniĝas nia ĉefa kultura rubriko, kiu raportas al vi la trian parton de sia temo pri la neinda viv-situacio de ĝemeloj ĉe la tribo Antambahoaka. Kaj evidentiĝas ke ni ne forgesos ornami nian podkaston per iu kanto el la neesperantista albumo Light in Babylon (Lumo en Babilonio). Agrablan aŭskultadon al vi ĉiuj !!!

APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO

Antambahoaka, Light in Babylon, hospitalo Ravoahangy, hospitalo Ambohimiandra, Rom-boay ka izay mahasahy homana, Ampanjaka, Tranobe,

Mamory Ivato, Toamasina, Antananarivo, Mananjary,ILUSTRAĴO

Elsendo N°63

Aminda Radio Esperanto proponas al vi sian ELSENDOn N°63. Eblas sekvi la novaĵojn el la du lastaj semajnoj tamen nia ĉefa rubriko pri kulturo rilatas al la dua parto pri la neinda situacio de ĝemeloj ĉe la tribo Antambahoaka sudoriente de Malagasio. Kaj ni ormanos nian podkaston per iu romantika kanto de Emanuele Rovere. Al ĉiuj do, agrablan aŭskultadon !!!

APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO

DjPod, El Niño, Ampanjaka, fomban-drazana, merina, Vi restis sola,

Antananarivo, Mahajanga, Sainte Marie, Antambahoaka, Sakaleona, Ambodiaramy, Fanivelona, Mananjary,

Rajaonarimampianina, Emanuele Rovere,ILUSTRAĴO

 

 

Elsendo N°61

Nia ELSENDO N°61 honorigas la afrikanan artiston Zhou-Mac Mafiula, kiu kantas en Esperanto sub la gvidado de Vinilkosmo. Bonega novaĵo estas tio, ke la Esperanto-albumo de tiu kantisto troviĝas el inter la plej disaŭdigitaj kantoj proponitaj de 200 radiostacioj en Usono ! Domaĝe ke malmulte da samideanoj scias pri tiu novaĵo. Cetere, nia hodiaŭa podkasto pritraktas la temon pri trinkebla akvo en Malagasio. Kaj ni ne forgesu la kutiman lokan novaĵaron rilate la du lastajn semajnojn. Al ĉiuj do Aminda Radio Esperanto bondeziras agrablan aŭskultadon…

APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO

La lumière internationale, Symbion Power, Le Point, Enawo, ECPAT France, Wateraid international, Vinilkosmo, Originoj, Vivu Afrik’

Antananarivo, Atsimo Andrefana, Menabe,

Erdogan, Fethullah Gülen, Robert Goodlate, Zhou-Mac Mafiula, ILUSTRAĴO

Elsendo N°60

Ŝtupon 60an trafis nia hodiaŭa ELSENDO kaj la kelkaj reagoj far niaj geaŭskultantoj des pli kuraĝigas nin antaŭeniri. Dankegon al vi ĉiuj ! Nia ĉefa rubriko proponas al vi la sekvon de la pritraktita temo pri zebuo kaj la malagasa kulturo. Krome, la romantika Emanuele Rovere denove akompanos nin en nia podkasto. Kaj kompreneble vi sekvos ankaŭ la landajn novaĵojn de la du lastaj semajnoj. Agrablan aŭskultadon al ĉiuj…

APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TUI ĈI PODKASTO

Antananarivo, Mahajanga, Analamanga, Boeny,

Trozona, herbaĵo Bracaria, Bara, mazavaloha, Antandroy, joro, Fandroana, volavita, malaza, Mahafaly, aloalo, Sakalava de Menabe, fihavanana, merina, vodihena, kitoza, jaka, varanga, Tsimihety, masikita, ranomena, Nun aŭ neniam, Fanklubo de Emanuele Rovere,

Ralambo, Emanuele Rovere,ILUSTRAĴO

 

Elsendo N°59

Respondeculo de Aminda Radio Esperanto decidis ke ekde nun, elsendo okazos dufoje en la monato, t.e. en ĉiu unua kaj tria semajno de la monato cele al plibonigo de la enhavo de la podkasto. Nia ELSENDO N°59 raportas al vi la kutiman novaĵaron en Malagasio de la du lastaj semajnoj. Krom tio, ĝi proponas al vi la unuan parton de pritraktaĵo rilate zebuon kaj la malagasa kulturo. En tiu ĉi podkasto, ni prunteprenas iun rokmuzikan kanton de La Porkoj. Ankaŭ vi estas invitata sekvi nin se Malagasio, la plej granda insulo de la Barata oceano interesas vin !

APARTAJ VORTOJ MENCIINDAJ EN TIU ĈI PODKASTO

Antananarivo, Korsiko, Sainte Marie, Morondava, Alaotra, Mahajanga,

Henriel, Ravalomanana, Régis Gizavo, Rakotoarimanana Gervais, Jean Laborde, Andrianampoinimerina,

Ariary, Kimony, ISF (International Sports Federation), Aurochs, Bos priligenius, Bos Taurus, Bos indicus, gnombe, omby, aombe, agnomby, malia, zafindraony, rana, baria, renitelo, omby bory, fady, volontsara, vanga, volavita, Ŝako, La Porkoj, Kia nokto,ilustraĵo