Nia ELSENDO N°92 de Aminda Radio Esperanto el Malagasio proponas al vi en sia ĉeftemo la bildon de Ĉinio en nia lando. Ĝi traktas pri du grandaj komunumoj de Ĉinoj en la Granda Insulo. Krome, Vinilkosmo denove provizas al nia retradio novan kantistinon en Esperanto, ŝi estas KJARA Kjara (Chiara Raggi) el Italio kiu bele kantas por ni en ĵaza muzikstilo. Por tiuj, kiuj interesiĝas pri la produktaĵoj de Vinilkosmo, bv kontakti la eldonejon. Tion farante, vi subtenas la Esperanto-kulturon. Cetere, vi aŭdos en tiu ĉi podkasto kelkajn novaĵojn de la kuranta monato. Agrablan aŭskultadon al vi ĉiuj !!!
APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO
Mao Zedong, Henriel, Andry Rajoelina, Kjara (Chiara Raggi), Rajaonarimampianina, Ichiro Ogasawara,
WISCO, La misaventuroj de kant-aŭtorino, Blua Horizonto, Vinilkosmo, Surprizo, Andafiavaratra, Manjakamiadana,
Antananarivo,