En tiu ĉi periodo de ferio, ni preparas specialan podkaston (ELSENDO N°93) en kiu ni proponas du famajn artistojn en Esperantio, nome Kjara (Chiara Raggi) el Italio kaj Jacques Yvart kantanta Georges Brassens el Francio. Tamen, ne eblas preterpasi la lastan ĝeneralan kunvenon de Esperanto Plus en Arrout (Francio) kies protokolon ni resumas por vi. Esperanto Plus rolas nun en kvin lokoj en Afriko kaj ĝi meritas pli da atento en la disvolviĝo de nia lingvo en la nigra kontinento. Ĝuoplenan ferion al vi ĉiuj kaj ĝis la venonta rendevuo !!!
MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO
Esperanto Plus, Blua horizonto, interreta serio « La misaventuroj de kant-aŭtorino »,
Kjara (Chiara Raggi), Renato Corsetti, Gianfranco Molle, Jacques Yvart, Georges Brassens,
1a-Togolando : Adje Adjevi
2a-Malagasio :Henriel
3a-Tanzanio : la grupo konsistas el tri homoj : Mulele Mbasa, Dismas Robert kaj Paul Joseph
4a-SudKivuo : Jeremie Kahindo
5a-NordKivuo :Honoré Sebuhoro
6a-NordKivuo: Augustin Kazozwa
Jean-Pierre Marcq kiel prezidanto kaj Alain Casiez kiel vicprezidanto
Frédéric Dovin kiel sekretario kaj Nicolas Gaufillet kiel helpa sekretario
Evelyne Rotellini kiel kasistino
Arrout, La Maraude,