Elsendo N°14 de Aminda Radio Esperanto

En tiu ĉi podkasto, ARE donis al kelkaj junaj klubanoj de Itaosy Esperanto-Klubo la oportunecon sin prezenti al nia aŭskultantaro. Kaj ĉar nun estas la lerneja ferio en Malagasio, ni pritraktos ankaŭ tiun temon. Krome, vi malkovros kiel esprimi en la malagasa opinion rilate la vetero. Ĉiuokaze, ne hezitu reagi en nia blogejo ĉe : amindaradio.wordpress.com. aŭ en nia fejsbuka paĝo Aminda Radio Esperanto. Dankegon pro via fideleco kaj agrablan feriumadon al vi ĉiuj !!! Vizitu: djpod.com/amindaesperanto.fotoj pri ferioj

KELKAJ MALAGASAJ VORTOJ UZITAJ EN TIU ĈI PODKASTO

JIRAMA Andekaleka, Ankorondrano, Analakely, Itaosy, FJKM Bemasoandro, Antambohomena Mahitsy, Mahajanga, Nosy-Be, Tolagnaro, Ivato, Anosy, Andohalo, Mandroseza, Ambatofotsy, Ambatomirahavavy, Ambohidratrimo, Sabotsy Namehana

Andro = vetero

Lanitra = ĉielo

Rahona = nubo

Rivotra = vento

Erika = pluveto

Masoandro = suno

Manga = blua

Mainty = nigra

Fotsy = blanka

Mafana = varma

Mangatsiaka = malvarma

Aloka = ombro

 

Manga izany lanitra izany (=Bluas la ĉielo).

Tsara ny andro androany (Bona estas la vetero, hodiaŭ).

Mafana ny andro (Varmas).

Tena midanika be izany andro izany (ege forte varmas nun).

 

Avy ny orana./Manorana ny andro (=Pluvas/Pluvas la vetero).

Ratsy ny andro androany (=Malbonas la vetero hodiaŭa).

Manerika ny andro (=Pluvetas)

Manavandra ny andro (=Hajlas)

Mitselatra ny andro (=Fulmas)

Milatsaka/Mirefodrefotra ny varatra (=Tondras)

Mikotroka ny andro (=Tondro muĝas)

Mandrivodrivotra izy izany (=Blov-ozas nun).

Mandondona be ny orana (=Minacas pluvo).

Misy rivo-doza avy any atsinanana (=Ciklono alvenas

de la oriento).

Mangatsiaka ny andro (=Malvarmas la vetero).

Mamirifiry ny ririnina (=Ege frostas la vintro).

 

Tsemboka noho ny hafanana aho (=Ŝvitas pro la varmo mi).

Main’ny masoandro aho (=Bruligita de la suno estas mi).

Mangovitry ny hatsiaka aho (=Tremas pro malvarmo mi).

Azoazoko ery ny aiko eto ambany alokaloka eto (Sentas mi agrable sub tiu ombro).

Lenan’ny orana aho (=Humidigas min la pluvo).

Mangetaheta aho noho ny hafanana (=Soifas mi pro la varmo).

Veloma mandram-pihaona daholo ianareo ! 

Publikita de fidilalao henriel

Mi estas instruisto pri Esperanto kaj la franca lingvo Je suis enseignant du français et de langue Espéranto Mpampianatra teny Esperanto sy teny frantsay ny tenako

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: