La ELSENDO N°131 de Aminda Radio Esperanto proponas al vi la duan parton de sia kultura artikolo pri malhelpoj kaj malpermesoj rilate geedziĝon en Malagasio. Alia interesa temo koncernas la « zazavavindrano » aŭ iaspeco de feino priloĝanta la akvajn areojn en la lando. Krom tio, vi povas sekvi ankaŭ kelkajn novaĵojn de la kuranta monato. Ni ilustras nian podkaston per iu bela kanto de la bando Konga Espero. Pro frua sonregistrado de tiu ĉi elsendo, ni enmetos en la venontan podkaston nekrologon pri la forpaso de nia kara amiko Ralalarisoa Justine (Lala). Al ĉiuj ni bondeziras agrablan aŭskultadon kaj ĝis la venonta fojo !