Ni ĵus alŝutis en jutubon (kaj de tie al fejsbuko, Linkedin, Twitter, Instagram, Wechat kaj Telegram) la ELSENDOn N°108 de Aminda Radio Esperanto. Ni raportas pri la internacia projekto ESPERANTO PLUS, kiu iĝas Faka Asocio de UEA. Alia interesa ero estas parto de la malagasa historio rilate la rekrutadon de junuloj por militiri en Eŭropo dum la Dua MondMilito. Ni ne mistrafas aldoni Esperanto-kanton por ilustri nian podkaston antaŭ ol fini ĝin per eta leciono pri la malagasa lingvo. Aminda Radio Esperanto estas prizorgata de malagasaj esperantistoj por informi vin pri la vivo en Malagasio, pri ĝia kulturo, historio, lingvo … en la semajnfino de ĉiu monato. Agrablan aŭskultadon al ĉiuj !
Elsendo N*108
Publikita de fidilalao henriel
Mi estas instruisto pri Esperanto kaj la franca lingvo Je suis enseignant du français et de langue Espéranto Mpampianatra teny Esperanto sy teny frantsay ny tenako Vidi pliajn afiŝojn