Aminda Radio Esperanto raportas en sia ELSENDO N°35 pri la baldaŭa Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Tanzanio. Nia rubriko pri la vivo de ordinarulo interesiĝas pri iu viro, kies profesio estas pan-liveristo iom ekster la ĉefurbo. Kaj pritrakti banalaĵon kiel publikan tualeton povas helpi nin plu scii pri Antananarivo kaj ties loĝantoj. Alproksimiĝas la nova jaro, Aminda Radio Esperanto esperas ke vi renovigas vian apogon al nia retradio. Feliĉajn festojn jarfinajn al vi ĉiuj !!!
VORTOJ APARTE MENCIINDAJ EN TIU ĈI PODKASTO
Analakely, Antananarivo, Ambohidahy, Soamahamanina, Fianarantsoa, Itaosy, Ampitatafika,
Ariary, Karenjy, Peugeot, Telma, Relais Madagascar, Mazana 2a, Kia nokto, La Porkoj, Ŝako, Vinilkosmo, nomadkurso.wordpress.com,
Augustin Andriamananoro,