Panoramo de la Granda Insulo N°09/Novembro 2021

La novembra numero de Panoramo de la Granda Insulo raportas al vi interesan artikolon pri la Zazavavindrano, speco de sireno, kiu regas la akvan medion en nia lando. Ni traktas ankaŭ temon rilate la tute unuan ribeladon faritan de patriotoj por kontraŭbatali la francan invadon fine de la 19a jarcento. Leginda artikolo koncernas ankaŭ la kultivadon de lokaj ignamoj (oviala) en la okcidenta parto de Malagasio sen forgesi la rubrikon pri lernado de la malagasa lingvo. Ni bondeziras al niaj geabonantoj agrablan legadon kaj ne forgesu renovigi vian abonon por 2022 !

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: