Niaj gelegantoj kaj gesubtenantoj povas legi nun la oktobran numeron de nia gazeto PANORAMO DE LA GRANDA INSULO. Mi aparte rekomendas la artikolon pri kafo kaj kaf-trinkado en Malagasio (eĉ mi ege ŝatas kafon !) por montri al vi ke kafo estas la plej populara trinkaĵo en nia lando. Ankaŭ alia interesa rubriko koncernas parton de la malagasa historio. Sed nia gazeto entenas ankaŭ aliajn artikolojn pri la malagasa lingvo, pri iu vizitinda loko, pri la malagasa kulturo ktp. La jarabono por 10 numeroj Pdf kostas 30 € kiun vi povas pagi, i.a. metodoj, per Paypal. Malagasio famiĝas pro la gastama popolo kaj sia riĉa naturo, estas do tempo por aboni al nia gazeto !


