Mi ĵus sendis al la geabonantoj la oktobran numeron de nia monata gazeto Panoramo de la Granda Insulo, kiu raportas pri diversaj novaĵoj de Malagasio, pri ĝia popolo, kulturo, historio kaj la malagasa lingvo. Aparte menciindas la artikolo pri la historio de la idaro de sklavoj el Afriko kies duan parton vi vidos en la venonta numero. Al ĉiuj do mi bondeziras agrablan legadon !
