Panoramo de la Granda Insulo N*07/Septembro 2020

Ni baldaŭ sendos al niaj geabonantoj la septembran numeron de Panoramo de la Granda Insulo. Ni ne forgesu ke eĉ dum la plurmonata trudizoliĝo en Malagasio, nia gazeto ne ĉesis informi ilin pri la ĉiutaga vivo, kulturo, historio kaj lingvo de la lando. Rilate tiun ĉi-numeron, ni aparte mencias interesan artikolon pri la malagasa lukt-arto Diamanga. La dua parto de la sama artikolo atendos vin en la venonta numero. Agrablan legadon al vi ĉiuj !

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: