Panoramo de La Granda Insulo N°01/Januaro 2021

La geabonantoj de Panoramo de La Granda Insulo povas eklegi tiun retgazeton danke al kiu eblas plu scii pri la malagasa popolo, la historio de Malagasio, la malagasa lingvo ktp. Aparte menciindas la artikolo pri la arbaro de Kirindy en la sudo de la lando. Krome, la redaktoro denove pritraktis la pasian temon pri la (ne)starigado de distanca universitata kurso en Esperanto. Tiu januara numero entenas 20 ilustritajn paĝojn. La jara abono al la gazeto kostas 30 eŭrojn. Informojn pri la abonado vi povas legi el tiuj fotoj. Agrablan legadon al vi ĉiuj kaj ne mistrafu la venontan numeron de nia gazeto !

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: