Elsendo N°52

Aminda Radio Esperanto proponas al vi en sia ELSENDO N°52 la unuan parton de kultura rubriko pri idolkulto en kelkaj regionoj de Malagasio kaj ĝia rilato kun kristanismo. Tiu ĉi elsendo estis intence malpezigita kaj ni daŭre atendas la kontribuaĵon de la aŭskultantaro. Fine, Emanuele Rovere ornamas nian pokdkaston per unu el siaj belaj kantoj en la verda lingvo. Al ĉiuj do ni bondeziras agrablan aŭskultadon kaj ĝis la venonta semajno !

KELKAJ MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO

Antananarivo, Ambatovy, Toamasina, Antsirabe, Vakinankaratra,

SECES, Mantella aurantiaca, GAKAMA, Morengy, Ringa, Diamanga, taekwondo, samy, ody, Zanahary, Andriamanitra Andriananahary, sakalava, toñy, fandrorata, ombiasy, dahalo, Mirindaĵo,

Michel Le Dragon, Ranavalona 2a, Emanuele Rovere,   ILUSTRAĴO

Elsendo N°51 de Aminda Radio Esperanto

Nia ELSENDO N°51 kutime proponas al niaj geaŭskultantoj la novaĵaron de la kuranta semajno pri Malagasio sed ne forgesu ke ni ankaŭ daŭrigas la duan parton de la historio pri la eniro de moneroj en Malagasion. Cetere, afrikana artisto Zhou-Mack Mafiula kantas belan regemuzikon en Esperanto por niaj geaŭskultantoj danke al kunlaborado inter Vinilkosmo kaj Aminda Radio Esperanto. Ne mistrafu do sekvi nian ĉiusemajnan podkaston !

VORTOJ MENCIINDAJ EN TIU ĈI PODKASTO

Sambava, Antananarivo, Nosy Be Hellville, Ambohidahy,

Kapoaka, The Daizy Brains, tanamasoandro, libertad, liberté, fraternité, égalité, malamakely, behatoka, Kodo de 305 artikoloj, merina, Vinilkosmo, Originoj, Senkompata mondo, Instituto Zamenhof, Une Ecole au Togo,

Louis XVIIIa, Charles Xa,  Radama 1a, Andrianampoinimerina, Zhou-Mack Mafiula,ILUSTRAĴO

Elsendo N°50 de Aminda Radio Esperanto

Nia ELSENDO N°50 (ja jes ni trafas la 50an numeron !) ĉeftemas pri monero kaj ĝia historio tra la jarcentoj en nia lando. Kaj al la ĉiusemajna novaĵaro aldoniĝas informo pri gazeto en Esperanto, kiu raportas pri la Granda Insulo. Bela muziko el mezoriento ornamos nian podkaston. Ne mistrafu do sekvi nin kaj eĉ kundividu kun viaj gesamklubanoj informon pri Aminda Radio Esperanto. Anticipe dankas ni…

VORTOJ MENCIINDAJ EN TIU ĈI PODKASTO

TIM, JIRAMA, Le Relais, Karenjy Mazana 2, motoro Peugeot 1,6 litroj HDI kaj 110 CV kuplita kun transmisiilo 4 x 4 de Automobiles Dangel, Guanomad, festivalo Donia, parko Lokobe, Eulemur macaco, karavelo Nossa Senhora da Esperança, cortados, tribo Merina, taraiky,volan-drazana, ngita, tanamasoandro, tsanganolona, vola dispaina, Light in Babylon, Kipur,    

Ravalomanana, Michel Russel Lohoré, Rajaonary Patrick, pastro Luis Mariano, reĝo Louis XIVa, Alfred Grandidier, reĝo Andriambelomasina,

Nosy Be, Ambanoro, Benavony, Mananara, Vohémar, Cap Saint-André, Fort-Dauphin,S1000009

Elsendo N°49 de Aminda Radio Esperanto

Nia ELSENDO N°49 proponas al vi kiel kutime la lokajn novaĵojn de la kuranta semajno sed al tio aldoniĝas la rubriko pri historio de Malagasio, nia hodiaŭa podkasto pritraktos la insurekcion en la sudo komence de la 20aj. Krom tio, esperantigita kanto de Georges Brassens ormanos nian elsendon. Jen estas do kialoj alkroĉiĝi al ĝi, ĉu malvere ?

VORTOJ MENCIINDAJ EN TIU ĈI PODKASTO

Georges Brassens, Jacques Yvart, Wong Wee Keong, Tsiseza, Tsisy,

JIRAMA, raketa, roy, vazaha, Menalamba, Jacques Yvart-Brassens plu, Vinilkosmo, La marista amo,

Vohémar, Arivonimamo, Antananarivo, Ambovombe, Androy, Manombo, Ambondro, KAKTO1_ilustraĵo

Elsendo N°48 de Aminda Radio Esperanto

Nia ELSENDO N°48 raportas al vi kiel kutime la novaĵojn pri Malagasio kaj ni prezentas en nia ĉefa rubriko interesan temon rilate la ekuzadon de etanolo kiel energifonto. Aminda Radio Esperanto ne mistrafas ankaŭ la okazon okupiĝi pri la verda kulturo proponante al vi por la unua fojo kanton de Strika Tango danke al fruktodona kunlaborado kun la albumfaristo Vinilkosmo. Ni do invitas vin ĉiujn aŭskulti nian podkaston…

VORTOJ APARTE MENCIITAJ EN TIU ĈI PODKASTO

Andohotapenaka, Antananarivo, Boeny, Antsirabe, Arrout,

MCD Alliance Groupe, Obio Hami, Strika Tango, Jen, Vinilkosmo,

Jean-Pierre Marcq, Evelyne,ETANOLO_ilustraĵo

Elsendo N°47 de Aminda Radio Esperanto

Aminda Radio Esperanto komencas sian duajaran disaŭdigon kun la granda plezuro servi al siaj geaŭskultantoj. ELSENDO N°47 proponas al vi la sekvon de nia rubriko pri plantoj kiel kuraciloj. Ni ankaŭ pritraktas subtenindan eduk-projekton en Afriko rilate Esperanton. Kaj ni ne forgesas aldoni belan kanton por vi ĉiuj por ornami nian podkaston. Agrablan aŭskultadon al vi ĉiuj !

MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO

Emanuele Rovere, Gbeglo Koffi,

Antananarivo, Analakely,

Hyundai, Kia, Starex, mpisikidy, ombiasy, mangidy, tambavy, tany fotsy, Antanosy, “Nun aŭ neniam”, Une Ecole au Togo, Instituto Zamenhof,ILUSTRAĴO

Elsendo N°46 de Aminda Radio Esperanto

Gekaraj, ni trafas ĉi-semajne la unuan datrevenon de Aminda Radio Esperanto. Mi ŝatus esprimi aparte mian sinceran dankon al amikoj Nicolas Gaufillet kaj Laurent el Francio danke al kies financa subteno ni povis pagi kaj reaboni al la gastiga retpaĝo de DjPod.com, al amiko Herman Deceuninck el Belgio, kiu helpis min aĉeti mikrofonon kaj eksteran son-karteton, al Nicolas Gaufillet kaj Fred el Francio, kiuj aĉetis alian mikrofonon por nia radio, al amiko Michel Mietzger en Francio, kiu provizis al nia radio dekojn da diskoj kaj traktis kun Vinilkosmo por ke oni senpage disaŭdigu ĉi tie la kantojn. Korajn dankojn ankaŭ al ĉiuj geklubanoj de Itaosy Esperanto-Klubo, kiuj plezure partoprenis kelkajn el niaj eroj.

Kaj mia varma dankesprimo tuŝu ankaŭ vin, miaj kara geaŭskultantoj, kiuj per via fideleco, konsilo, kuraĝigo kaj varbado ebligis kaj daŭre ebligas al nia retradio pluvivi kaj eĉ statistike graviĝi el inter tiuj retradioj en Esperanto malgraŭ nia beb-aĝo.

Kvankam Aminda Radio Esperanto ĉefe temas pri Malagasio kaj ĝia popolo, ni esperas ke alia formo de kunlaborado naskiĝos en la estonteco cele al estigo de kultura interŝanĝo por elmontri ke Esperanto estas mirinda lingvo por tion fari.

Dankegon al vi ĉiuj kaj ni bondeziras ke ni ĉiuj denove kune festos la sekvantan datrevenon !

Henriel

 

 

APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO

BIANCO, HVM, kabosy, Nava ani, Light in Babylon, Vinilkosmo,

Jean Emilien, Nicolas Gaufillet, Fred, Laurent, Michel Mietzger, Herman Deceuninck,

Antananarivo, Tsihombe, Beloha kaj Ambovombe,PLANTO3_ILUTRAĴO