La ELSENDO N°115 de Aminda Radio Esperanto proponas al vi la duan parton de sia artikolo pri la malagasa lukt-arto Diamanga. kiu ŝajne historie rilatas kun la brazila capoera. Ni prezentas al vi ankaŭ la internacian projekton ESPERANTO PLUS kun ties ĉefaj aktivuloj en Afriko. Aliaj programeroj povas interesi vin sed necesas ilin aŭskulti se vi volas scii pri Malagasio kaj ĝia popolo. Ni invitas vin ne mistrafi nian venontan rendevuon. Ĝis la revido kaj feliĉan kaj prosperan 2022 al vi ĉiuj !
KELKAJ MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI-PODKASTO
Jean-Pierre Marcq kaj Evelyne Rotellini, Adje Adjevi, Fidilalao Henriel, Mramba Simba, Jeremie Kahindo, Honoré Sebuhoro, Andriantefinanahary, Rakotonirina Parfait, Ndrenaza René, Zhou-Mack Mafuila,
Esperanto Plus, Aminda Radio Esperanto, Panoramo de la Granda Insulo, diamanga, moraingy, tolona, moraingy tipaka, fanaka malemy, Razana, ringa, Association Fototra Diamanga (Asocio pri la fundamenta diamanga), Ny fanahy no olona, Ny hery tsy mahaleo ny fanahy, capoera, Ŝanĝi, Origino,
Arrout, Analamanga, Vakinankaratra, Alta Matsiatra, Anosy, Androy, Atsimo Andrefana, Moramanga, Andekaleka, Ambila,
Mainty (nigra), volontany (bruna), mena (ruĝa), volomboasary (oranĝkolora), mavo (flava), maintso (verda), manga (blua), volomparasy (viola), volombatolalaka (griza), fotsy (blanka).
-Mandoko manga ny rindrina (farbi aŭ kalkoŝmiri en blua la muron).
-Mamafa ny loko maintso teo amin’ny fitaratra (forviŝi aŭ forigi la verdan farbon el la vitro).
-Manafangaro ny loko manga sy fotsy (miksi la farbojn bluan kaj blankan).
-Mampaantitra ny loko mavo (pliintensigi la flavan farbon).
-Manatsatso ny loko mena (pliklarigi aŭ malpli intensigi la ruĝan farbon).
-Mandraraka ilay loko volomparasy ao anaty daba (verŝi la violan farbon en ujon).
-Mena mivaivay (mivaivay estas uzata por difini la forton de fajro, do temas pri ruĝo similanta al fajro).
-Mavo adala (adala signifas freneza, tiu tipo de flavo estas malpli intensa ol tiu de la poŝta flavo).
-Fotsy botsiaka (temas pri tre akcentita blanko).
-Maintso lomotra (lomotra estas algoj).
-Mainty ngiroka (tre akcentita nigro, se temas pri haŭtkoloro, la ideo entenas iom da primoko).
Veloma Tompoko aŭ ĝis la revido.
Ary samia tratry ny taona vaovao aŭ faliĉan novjaron al ĉiuj.