Ni proponas al vi nian podkaston ELSENDO N°114 en kiu ni raportas pri la bela turisma loko Ile aux Nattes oriente de Malagasio. Ni pritraktas ankaŭ la faman tradician lukt-arton Diamanga praktikitan en la centra altebenaĵo dum la reĝa periodo. Cetere,ne mistrafu sekvi nian kurseton pri la malagasa lingvo kaj kompreneble la kanton en Esperanto. Ĝuu nian elsendon !
APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI-PODKASTO
Sainte-Marie, Analanjirofo, Ile aux Nattes, Ambodifotatra, Antananarivo, Toamasina, Mahambo, Soanierana Ivongo, Ravoraha, La Pointe, Nosy Nanto, Agniribe, Fianarantsoa, Ambatolampy –Tsimahafotsy, Andekaleka, Sahofika, Onive, Ambohimanga, Ambohimasina, Namehana, Analakely, Andohalo aŭ Soanierana,
Nanto, nato, Blevec, ravinala, falafa, Madagascar Airlines, Air Madagascar, Tsaradia, Boeing B787-900, Embraer, Airbus A340, 30 MW, Neho, Jirama, moraingy, diamanga, moraingy tipaka, dia, manga, tae-kwondo, Sikarana, Tsimihety, Sihanaka, Betsileo, lamba, sadika, fito olana, folo olana, malabary, tipaka, taratipaka, dakabe, daka samirery, lembalemba, kopala, atsimbadika, tongoby, tsipak’akoho, antongomby, kapa tokana, En akvo de la klara fonto, Brassens plu, Vinilkosmo,
Sitrakiniaina Ranomenjanahary, Andrianampoinimerina, Radama la 1a, Ranavalona la 1a, Jacques Yvart, Brassens,
__________
Miarahaba anareo rehetra
Satroka fotsy aŭ ĉapelo blanka.
— Satroka fotsifotsy aŭ ĉapeto iom blanka aŭ kiu ŝajnas blanka.
Solomaso mainty aŭ okulvitroj nigraj.
— Solomaso maintimainty aŭ okulvitroj iom nigraj.
Lobaka mavo aŭ ĉemizo flava.
— Lobaka mavomavo aŭ ĉemizo iom flava.
Fehikibo mena aŭ zono ruĝa.
— Fehikibo menamena aŭ zono iom ruĝa.
Pataloha volombatolalaka aŭ pantalono griza.
— Pataloha somary volombatolalaka aŭ pantalono iom griza. Ĉi tie, la kolora adjektivo « volombatolalaka » estas tro longa, do ne eblas ripetigi ĝin dufoje, tial oni uzas la adverbon « somary ».
Kiraro volontany aŭ ŝuparo bruna.
— Kiraro volovolontany aŭ ŝuparo iom bruna.
Kiravaty manga aŭ kravato blua.
— Kiravaty mangamanga aŭ kravato iom blua.
Poketra volomboasary aŭ mansako oranĝkolora.
— Poketra somary volomboasary aŭ mansako iom oranĝkolora.
Mandram-piresaka indray Tompoko.