Vi povas sekvi la ELSENDOn N°104 mp4 de Aminda Radio Esperanto. Tiu podkasto de la finiĝanta jaro enhavas diversajn erojn pri la malagasa vivo sed la rubriko pri sinprezentado provizas al ĝi pli internacian karakteron. Efektive, nia gasto kaj aŭskultantino Fransoazo Oazo el Francio parolas al vi pri sia vivo riĉa je Esperanto-spertoj. Mi invitas vin paroli ankaŭ pri vi por ke ni ĉiuj, gesekvantoj de Aminda Radio Esperaranto, povu konatiĝi unu la alian. Mi bonvenigas ĉiujn proponojn. Cetere, mi bondeziras al vi feliĉan jarfinan feston kaj sanon, ĝojon kaj sukceson pri la nova jaro 2021 !
Apartaj vortoj uzitaj en tiu ĉi podkasto :
Antananarivo, Andekaleka, Antsiranana, Matsiatra Ambony, Andasibe-Mantadia, Analamazoatra,
JIRAMA, TSA, Fiŝoj en dezerto,
Henriel, Herman Deuceninck, Krysztof Daletski, Fidelia Dalitz,
« Miarahaba ny mpihaino rehetra ! », « Salama Tompokovavy, salama Tompokolahy ! “
« Veloma !»
« Veloma ianao ! »
“Veloma daholo ianareo !”
“Manao veloma anao aho “
“Mametraka ny veloma aminareo namana aho”
“Veloma finaritra ho anareo mpihaino hajaina”
Jen estas la ligilo por trafi la podkaston sur Jutubo :