En tiu ELSENDO N°102 de Aminda Radio Esperanto, ni renovigis la ĝisnunajn erojn per aldono i.a. de vivanta raportaĵo, prezentado de iu el niaj geaŭskultantoj el SudKoreio kaj ……lernado de la malagasa lingvo. Tamen tri el niaj amindaj Esperanto-kursaninoj prezentos al vi kelkajn novaĵojn de Malagasio kaj ni ne forgesis ilustri nian podkaston per belega kanto en la turka lingvo. Al ĉiuj la teamo de Aminda Radio Esperanto bondeziras agrablan aŭskultadon kaj ne mistrafu nian venontan rendevuon !