La nuna numero estas pli dika pro tio, ke mi aperigas ene la unuan parton de la novelo verkita de nia amikino Ranja Zafinifotsy. Mi rekomendas al vi ankaŭ la artikolon pri la malagasa tambavy (dekoktaĵoj) uzataj de multaj Malagasoj ĉiutage. Kaj alia alloga temo koncernas la komercon inter Malagasio kaj Germanio en la 19a jarcento. Mi lasas al vi malkovri la ceterajn erojn.
Atendante viajn reagojn, mi bondeziras al vi agrablan legadon kaj ĝis la venonta numero.
Ne hezitu informi pri nia gazeto ĉe viaj geamikoj kaj samkluban(in)oj !


