La tute unua podkasto de Aminda Radio Esperanto en la jaro 2022 alkondukas vin al Tsiroanomandidy, fama urbo kaj zebuovendejo en la okcidento de Antananarivo. Vi povas sekvi ankaŭ kelkajn novaĵojn de la kuranta monato. Alia pripensinda temo pri la neceso rakonti ion pozitivan al komencantoj estas proponata de la redaktoro al vi. Kaj kompreneble ni ilustras nian podkaston per iu bela kanto de la bando La Porkoj. Nia hodiaŭa elsendo trafas sian numeron 116 (ELSENDO N°116), ni invitas vin diskonigi nian retradion. Kaj laŭeble, bv pagi unu tason da kafo por la redaktoro ĉar la preparado de ĉiu elsendo estas temporaba. Al ĉiuj do, agrablan aŭskultadon kaj ĝis nia venonta rendevuo !
APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI-PODKASTO
Tsiroanomandidy, Antananarivo, Bongolava, Andekaleka,
Merina, Fokontany, Betsileo, Bara, Antandroy, Mahafaly, tanety, lavaka, sakalava, JIRAMA, Fihariana, Ŝako, La Porkoj, Jen, Vinilkosmo,
Radama la 1a, Ramitraho, Henriel, Zamenhof,
Arahaba tratry ny taona vaovao
Manasa fitafiana aŭ lavi vestaĵon.
Manasa ny akanjony aŭ lavi sian vestaĵon.
Manosotra savony ny lobaka aŭ sapumi la ĉemizon.
Mikosoka ny fitafiany aŭ froti sian vestaĵon. Do, froti ĝin por forigi la makulojn.
Mandona rano ny zipony aŭ akvumi sian jupon por ĝin komplete humidigi.
Manahy ny patalohany aŭ sekigi sian pantalonon.
Mipasoka ny akanjony aŭ gladi sian vestaĵon.
Paralele al tiuj agoj, utilas scii ankaŭ pri kelkaj adjektivoj:
Akanjo maloto aŭ vestaĵo malpura.
Akanjo madio aŭ vestaĵo pura.
Pataloha feno fotaka aŭ pantalono plena de koto, makulita de koto.
Lobaka feno menaka aŭ ĉemizo plena de oleo, makulita de grasaĵo.
Zipo miforiporitra aŭ jupo aŭ tauzita jupo.
Zipo voapasoka aŭ jupo gladita.
Misaotra betsaka
Veloma daholo