La ELSENDO N°107 de Aminda Radio Esperanto proponas al vi fabelon el la profunda sudo de Malagasio. Krom kelkaj novaĵoj de la kuranta monato, por estigi iom da diskuto, nia retradio esprimas opinion rilate specifan kulturan aspekton ene de Esperantio. Aliflanke, danciga kanto far la bando Konga Espero ornamas nian podkaston sen forgesi provizi al vi, karaj geaŭskultantoj, kurseton pri kiel jesi kaj nei en la malagasa lingvo. Ni bondeziras al vi ĉiuj agrablan aŭskultadon !