Ŝajnas ke nia prezidento faros oficialan deklaron venontsabate. Ja altiĝas la nombro de viktimoj de la kovim-19. La nuna stato de nia ekonomio ŝanceliĝas kaŭze de la lastjara trudizoliĝo. Se malbonŝance ni revivos tiun aĉan situacion, Malagasoj riskos tutsimple morti pro manko de nutraĵo kaj mono. Tio estas neeltenebla por ni, jam mizeraj kaj malbonfartaj.