La ĉi-jara unua produktaĵo de Aminda Radio Esperanto estas tiu ELSENDO N°87, kiun ni disponigas al vi. Pri gravediĝo ĉe la « Tanala » temas nia ĉefa rubriko. Per ĝi ni konatiĝas kun la kutimoj kaj tradicioj de tiu tribo vivanta en la arbaro de la sudoriento de la lando. Al tio aldoniĝas la kutimaj novaĵoj de la kuranta jaro. Kaj kompreneble, ni ne forgesas ornami nian podkaston per iu bela kanto en Esperanto. Agrablan sekvadon pri niaj elsendoj dum tiu ĉi nova jaro !
APARTE MENCIINDAJ ESPRIMOJ EN TIU ĈI PODKASTO
Tanala, Betsileo, Betsimisaraka, Antemoro, Zanahary, fady, La fumo, JoMo Slavumas, Vinilkosmo, CENI, IEM, ONTM,
Ifanadiana, Fort Carnot,
Henriel, Andry Rajoelina, Ravalomanana Marc,
Analakely, Ambilobe, Antsiranana, Antananarivo,