Ni proponas al vi nian ELSENDOn N°84 en kiu ĉeftemas la dua parto de nia artikolo pri la malagasa zebuaĵo kaj ĝia graveco en la malagasa kulturo (ni daŭrigos ĝin en nia venonta numero). Sekvas tion kelkaj elektitaj novaĵoj de la lando dum la kuranta monato. Kaj aldone, ni raportas pri la ĵus okazigita Unua Afrika Kongreso de Virinoj (AKVo) en Moramanga sub la aŭspicioj de la Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA). Agrablan aŭskultadon al vi ĉiuj kaj ĝis nia venonta podkasto !
KELKAJ MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO
Fandroana, vodiondry, Madagascar Namako, AKVo, EVAA, nacia parko Mantadia, ravinala, DVD Esperanto,
Henriel, Pastorino Miora Rasoharinaivo, Joel Muhire, Fafah, Lanto,
Versailles, Antananarivo, Tanjombato, Ambatovy, Andasibe, Moramanga, Toamasina,