Mi pardonpetas pro la prokrasto. Nia ELSENDO N°78 certe raportas al siaj geaŭskultantoj la (ne)evoluon de la nuna popola manifestacio en Malagasio sed vi povas ankaŭ sekvi la duan parton de nia artikolo pri la « Fifohazana » aŭ spirita revekiĝo de la loka protestanta eklezio. Krome, interesa kanto en Esperanto ĉiam ornamas nian podkaston kiel kutime. Ne plu hezitu do instigi la aliajn aŭskulti kun vi la solan voĉon en Esperanto el la Granda Insulo.
APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO
Fifohazana, LMS (London Missionary Society), Betsileo, opcio A1/A2/C/D, JIRAMA, FIFA, U20, Instituto Confucius, Placo la 13a de majo 1972, La Maraude, Esperanto Plus, Marista kanto, Vinilkosmo,
Paĉjo Rainisoalambo, panjo Ravelonjanahary, Nenilava, Volahavana Germaine, Rakotozandry Daniel, Jean-Pierre Marcq, Evelyne, Brassens, Jacques Yvart,
Soatanana, Manolotrony, Ankaramalaza, Matitanana, Ambohibe, Farihimena, Mahajanga 2a, Ambodimanga, Antananarivo, Analakely, Arrout en Pireneo,