Tiu ĉi ELSENDO N°73 estas preparita dum ciklono trafas la nordorientan parton de la lando, tial nia podkasto iom malfruas sed tio ne malhelpas vin sekvi la kutimajn novaĵojn en ĝi. Krome, ni proponas al vi rubrikon pritraktanta la furoran uzadon de motorizita kultivilo en Lago Alaotra, regiono rizproduktanta norde de la lando. Kaj Jacques Yvart ne ĉesas ravigi nin per sia bela esperantigo de alilingvaj kantoj. Bedaŭrinde, nia nuna elsendo informas vin ankaŭ pri nia decido rezigni pri plua abonado al DjPod.com. Agrablan tagon al vi ĉiuj !
MENCIINDAJ ESPRIMOJ EN TIU ĈI PODKASTO
DjPod.com, Kubota, makalioka, Esperanto Plus, HVM, BIANCO, AAA, TGV, Birdo sen drato, Vinilkosmo,
Lago Alaotra, Antananarivo, Andranomanelatra, Antsirabe, Ambilobe, Anosy,
Jean-Pierre Marcq, Evelyne, Voahangy Rajaonarimampianina, Jean-Pierre Domenichini Ramiaramanana, Bakoly Ramiaramanana, Ravalomanana, Andry Rajoelina, Brassens, Jacques Yvart, Leonard Cohen, Johnny Cash, Geroges Moustaki, Beaudelaire,