Nia ELSENDO N°65 ebligas al vi sekvi la tute lastan parton — kun iom da esper-lumo — de la neinda viv-situacio de ĝemeloj ĉe la antambahoaka tribo. Cetere, novaĵoj el la du lastaj semajnoj estas proponitaj al vi. Kaj ŝatantoj de regeomuziko frandos iun kanton de Jonny M. Aliflanke, aparte dankindas Céline Bernard, publikigestrino de la franca revuo Espéranto Info, kiu konsentis aperigi artikolon pri la Esperanto-movado en Malagasio. Ankaŭ vi povas aboni al tiu revuo se vi deziras informiĝi pri la evoluo de la movado en la tuta mondo.
APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO
Antambahoaka, TIKO, Ampanjaka tangalamena, Tranobe, Zafindrahova, sandrana, Betsimisaraka, Tanala, kabaro, Ĉi-matene, Vinilkosmo, Espéranto Info,
Jonny M., Henriel, profesoro Zafy Albert, Didier Ratsiraka, Ravalomanana, Rahova, Céline Bernard,
Ankarafantsika, Mahajanga, Antsirabe, Mananjary, Fanivelona, Nosy Varika, Mananjary, Ampômanitra, Ambodiaramy, Sakaleona, Ranomena,