Ŝtupon 60an trafis nia hodiaŭa ELSENDO kaj la kelkaj reagoj far niaj geaŭskultantoj des pli kuraĝigas nin antaŭeniri. Dankegon al vi ĉiuj ! Nia ĉefa rubriko proponas al vi la sekvon de la pritraktita temo pri zebuo kaj la malagasa kulturo. Krome, la romantika Emanuele Rovere denove akompanos nin en nia podkasto. Kaj kompreneble vi sekvos ankaŭ la landajn novaĵojn de la du lastaj semajnoj. Agrablan aŭskultadon al ĉiuj…
APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TUI ĈI PODKASTO
Antananarivo, Mahajanga, Analamanga, Boeny,
Trozona, herbaĵo Bracaria, Bara, mazavaloha, Antandroy, joro, Fandroana, volavita, malaza, Mahafaly, aloalo, Sakalava de Menabe, fihavanana, merina, vodihena, kitoza, jaka, varanga, Tsimihety, masikita, ranomena, Nun aŭ neniam, Fanklubo de Emanuele Rovere,
Ralambo, Emanuele Rovere,