Pere de sia ELSENDO N°56, Aminda Radio Esperanto volas omaĝi al Ewa Siurawska, proksima amikino el Pollando kaj fidela aŭskultantino de nia radio kiu forpasis lastsemajne. Krome, ni proponas al vi la sekvon de la historio pri la malagasa gazetaro sed ĉi-foje, temas pri la gazetaro dum la kolonia periodo. Kanto de Emanuele Rovere ornamos nian podkaston. Ĉiuj estas do afable invitataj por sekvi nian elsendon.
APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO
Ewa Siurawska, Henriel, Emanuele Rovere, Gbeglo Koffi,
Amoron’i Mania, Fianarantsoa, Antananarivo, Toliary, Analamanga,
Mebendazole 500, JIRAMA, Air Madagascar, Enawo, kafo Robusta, Ikopa, Menalamba, Loi-cadre, Front populaire, Pensu pri mi, Fanklubo de Emanuele Rovere, Instituto Zamenhof, Une Ecole au Togo, Lernejo en Togolando,