La maja numero de PANORAMO DE LA GRANDA INSULO entenas 18 paĝojn, kiuj raportas al vi informojn pri Malagasio kaj proponas al siaj gelegantoj diversajn rubrikojn pri kulturo, ekonomio, medio-protektado, malagasa lingvo… I.a. artikoloj, ekzemple, nia nuna numero (kaj la sekvanta !) pritraktas la gravan problemon de ĝemeloj ĉe la tribo Antambahoaka en la sudorienta parto de Malagasio. Se la malagasa popolo kaj ĝia bela insulo interesas vin, ne hezitu aboni al nia gazeto, kies jarabono kostas € 30. PANORAMO DE LA GRANDA INSULO aperas en pdf-a kaj papera formato.