Aminda Radio Esperanto proponas al vi en sia ELSENDO N°52 la unuan parton de kultura rubriko pri idolkulto en kelkaj regionoj de Malagasio kaj ĝia rilato kun kristanismo. Tiu ĉi elsendo estis intence malpezigita kaj ni daŭre atendas la kontribuaĵon de la aŭskultantaro. Fine, Emanuele Rovere ornamas nian pokdkaston per unu el siaj belaj kantoj en la verda lingvo. Al ĉiuj do ni bondeziras agrablan aŭskultadon kaj ĝis la venonta semajno !
KELKAJ MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO
Antananarivo, Ambatovy, Toamasina, Antsirabe, Vakinankaratra,
SECES, Mantella aurantiaca, GAKAMA, Morengy, Ringa, Diamanga, taekwondo, samy, ody, Zanahary, Andriamanitra Andriananahary, sakalava, toñy, fandrorata, ombiasy, dahalo, Mirindaĵo,
Michel Le Dragon, Ranavalona 2a, Emanuele Rovere,