Gekaraj, ni trafas ĉi-semajne la unuan datrevenon de Aminda Radio Esperanto. Mi ŝatus esprimi aparte mian sinceran dankon al amikoj Nicolas Gaufillet kaj Laurent el Francio danke al kies financa subteno ni povis pagi kaj reaboni al la gastiga retpaĝo de DjPod.com, al amiko Herman Deceuninck el Belgio, kiu helpis min aĉeti mikrofonon kaj eksteran son-karteton, al Nicolas Gaufillet kaj Fred el Francio, kiuj aĉetis alian mikrofonon por nia radio, al amiko Michel Mietzger en Francio, kiu provizis al nia radio dekojn da diskoj kaj traktis kun Vinilkosmo por ke oni senpage disaŭdigu ĉi tie la kantojn. Korajn dankojn ankaŭ al ĉiuj geklubanoj de Itaosy Esperanto-Klubo, kiuj plezure partoprenis kelkajn el niaj eroj.
Kaj mia varma dankesprimo tuŝu ankaŭ vin, miaj kara geaŭskultantoj, kiuj per via fideleco, konsilo, kuraĝigo kaj varbado ebligis kaj daŭre ebligas al nia retradio pluvivi kaj eĉ statistike graviĝi el inter tiuj retradioj en Esperanto malgraŭ nia beb-aĝo.
Kvankam Aminda Radio Esperanto ĉefe temas pri Malagasio kaj ĝia popolo, ni esperas ke alia formo de kunlaborado naskiĝos en la estonteco cele al estigo de kultura interŝanĝo por elmontri ke Esperanto estas mirinda lingvo por tion fari.
Dankegon al vi ĉiuj kaj ni bondeziras ke ni ĉiuj denove kune festos la sekvantan datrevenon !
Henriel
APARTE MENCIINDAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO
BIANCO, HVM, kabosy, Nava ani, Light in Babylon, Vinilkosmo,
Jean Emilien, Nicolas Gaufillet, Fred, Laurent, Michel Mietzger, Herman Deceuninck,
Antananarivo, Tsihombe, Beloha kaj Ambovombe,