Aminda Radio Esperanto denove kaj ĉiusemajne podkastas post unumonata silento pro elektra kaj retkonekta problemoj. Pri tiuj sinsekvaj fuŝoj ni petas pardonon, karaj geaŭskultantoj. Cetere, inter aliaj eroj proponitaj, la ELSENDO N°38 pritraktas temon rilate la reĝajn armeojn. Aliflanke, ni pretas kunlabori kun vi se vi havas ion diskonigindan al la monda esperantistaro. Ne hezitu kontakti nin. Agrablan aŭskultadon al ĉiuj !