En nia ELSENDO N°26 estas proponita en la unua fojo faman fabelon pri la du ruzuloj Ikotofetsy kaj Imahaka. Krome, eble vi ne povas imagi ke apenaŭ kelkmetre de la ĉefurbo troviĝas kampara kvartalo Ampasika, kies rolo gravas por la vivo de la ĉefurbano. Kaj utilas ankaŭ scii kiel gratuli en la malagasa lingvo por vi, kiuj baldaŭ (kaj pense) vizitos nian landon… Entute, ne forgesu reagi en nia blogejo : amindaradio.wordpress.com.
KELKAJ MALAGASAJ VORTOJ EN TIU ĈI-PODKASTO
Tsihombe, Androy, Anosy, Antananarivo, Ampasika, Bemasoandro,
Ariary, JIRAMA, angady,
Rabe, Ikotofetsy, Imahaka,
Miarahaba,
Arahabaina tsy maty fo aman’aina (gratulojn pro tio, ke mortis nek (via) koro nek (via) vivo)). Tiu esprimo estas por tiuj, kiuj ĵus postvivis ekz. akcidenton.
Arahabaina vita soa (gratulojn pro tio, ke ĉio bonorde finiĝis). Esprimo por tiuj, kiuj travivis malfacilan sperton, ekz. operacion, akuŝadon…
Arahabaina sitrana soa aman-tsara (gratulojn pro tio, ke (vi) bone resaniĝis) por tiuj, kiuj malsaniĝis aŭ ĵus eliris el hospitalo.
Arahabaina nahazo zazalahy/zazavavy (gratulojn pro tio, ke vi akiris knabeton/knabineton). Temas pri esprimo por tiuj ĵusnaskintaj.
Arahabaina tratry fety…(gratulojn pro tio, ke vi trafas la feston de …), do por tiuj, kiuj trafis feston aŭ datrevenon.
Arahabaina nahazo tokantrano (gratulojn pro tio, ke (vi) akiris novan hejmon) por tiuj ĵus nuptiĝintaj.
Manebaka,
Fa inona koa ity nanjo anao ? (Kio okazis al vi ?).
Hay ve ianao ity tsy afa-panadinana e ?! (Mi mire ekscias, ke vi malsukcesis vian ekzamenon ?!).
Toa hoe nisaraka hono ianao sy i Nirina ? (Ŝajnas ke vi kaj Nirina divorcis ?).