Elsendo N°25 de Aminda Radio Esperanto

ELSENDO N°25 vekos vian scivolemon pri la diversaj bremsiloj kulturoj, kiuj malhelpas la landon disvolviĝi. Aparte interesa temo ankaŭ estas la furoro de elektra sunpanelo en Malagasio. Kaj ni proponas al vi kelkajn esprimojn en la malagasa rilate akceptadon de gastoj. Ĉiujn mesaĝojn kaj rimarkojn bv fari en nia blogejo : amindaradio.wordpress.com aŭ en nia fejsbuka paĝo : Aminda Radio Esperanto. Same ankaŭ por tiuj, kiuj deziras uzi nian videan podkaston por reklami pri via agado kaj aktivaĵoj.

MALAGASAJ VORTOJ EN TIU ĈI PODKASTO

Ravelomanantsoa Jean-Louis, Fy Rakotomaharo, Andrianampoinimerina,

Antsirabe, Antananarivo, Vatovavy Fitovinany, Fianarantsoa, Manakara, Atsinanana, Toamasina, Analamanga,

Vonjy, Merina, Tanindrana, Tambany, miroky, mainty, tsalo, malama loha, Lekôma, gena, JIRAMA,

Kiam la gasto frapas la pordon, li/ŝi diras : « Haody ô ! » (= Ĉu iu estas tie ĉi ?).

Tiam, la mastr(in)o respondas : « Mandroso Tompo-ko ! » (=bv eniri Estimata). La verbo « mandroso » ja signi-fas « antaŭenpaŝi, antaŭeniri ».

La gasto estas enirinta kaj la mastr(in)o ĝentile petas lin/ŝin : « Mipetrapetraha ary Tompoko ! » (=bv sidi, mi petas). En la malagasa lingvo, oni ofte renkontas tiun formon de vorto ripetita dufoje. « Mipetrapetraka » estas verbo, kiu devenas de « mipetraka » (=sidi). « Mipetrapetraka » povas signifi « sidi ne tiom longedaŭre ».

 

Post tio, la mastr(in)o demandas al sia gasto : « Inona ary no vaovao entinao ? » (=Do, kiun novaĵon vi kunportas ?).

 

Dum la babilado, la mastr(in)o foje proponas trinkaĵon aŭ etan manĝaĵon al la gasto. Plejofte li/ŝi diras : « Sao dia hisotro kafe kay ianao ? » (= Ĉu hazarde vi deziras trinki kafon ?). Akcepto far la gasto des pli bonigas la etoson tamen tio estas ne deviga.

 

Se longas la diskutado, la mastr(in)o demandas la opinion de la gasto : « Hisakafo antoandro aty aminay angaha ianao ? » (=Ĉu vi tagmanĝas kun ni ?). La gasto rajtas libere decidi.

 

Kiam ili finparolis, la gasto petas « Hilaozako amin’izay angamba ianao, misaotra betsaka noho ny fandraisana » (=Mi forlasos vin, multajn dankojn pro la akcepto).

La mastr(in)o replikas « Eeeiiii, inona koa no isaoranao amin’izany, misaotra tamin’ny fitsidihana anay ! “ (=Neeee, kial vi tiel dankas, dankon pro via vizito al ni !).

La gasto ekstaras kaj direktiĝas al la pordo dirante : “Dia mandram-pihaona indray ary Tompoko ! » (=Do, ĝis la revido Estimata !).

La mastr(in)o respondas : « Veloma ary Tompoko ! » (= Do, ĝis Estimata !).

cefa-foto-pri-panelo

Publikita de fidilalao henriel

Mi estas instruisto pri Esperanto kaj la franca lingvo Je suis enseignant du français et de langue Espéranto Mpampianatra teny Esperanto sy teny frantsay ny tenako

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: