Elsendo N°22 de Aminda Radio Esperanto

Aminda Radio Esperanto supraĵe proponas en sia ELSENDO N°22 raportaĵon pri la nacia parko Isalo en la sudo de Malagasio. Alia interesa programero traktas la azidevenan Karana-n, kies graveco en la ekonomio de la lando estas rekonita. Kaj certe vin interesas nia prilingva rubriko rilate la manĝilaron, kuirilaron ktp. Nepre vizitu do : djpod.com/amindaesperanto aŭ se vi preferas nian videoforman podkaston, tajpu « Malagasio » en jutubo. Se vi deziras reagi, skribu en : amindaradio.wordpress.com. Ĝis la venonta ĵaŭdo !!!

MALAGASAJ VORTOJ EN TIU ĈI-PODKASTO

Ankatso, Antananarivo, Ambovombe, Isalo, Ranohira, Ihorombe, Fianarantsoa, Ankorondrano, Tsaralalana,

Ariary, satrana, Bara, Karana,

Vilany = Marmito

Toko = marmitosubteniloj inter kiuj oni enmetas sekajn arbobranĉojn por la fajro

Vilany vy = marmito el metalo

Vilany tany = marmito el argilo

Vilany be = granda marmito, uzata ĉefe dum festo por kuiri grandan kvanton da rizo aŭ viandaĵo

Vilany kely = eta marmito, uzata ĉefe en la hejmo ĉiutage

Kitay = arbobranĉoj

Afokasoka = alumetoj

Toko = ŝtoneto por subteni la marmiton. Necesas do tri « toko ».

Arina = brulkarbo fabrikita el lignaĵo

Takotra = marmit-kovrilo

Zinga = ujeto por preni akvon el la ujo. La « zinga » povas funkcii ankaŭ kiel karafo.

Sinibe = ujego por konservi akvon

Siny = ujo por ĉerpi akvon el la puto, rivero/ aŭ lago

Koveta = pelvo

Lovia = telero

Sotro = kulero

Sotrorovitra = forko

Sotrokely = forketo

Sotrobe = kulerego por supo aŭ por preni la kuiritan rizon el la marmito

Antsy= tranĉilo

Kaopy = taso

Vera = glaso

Veloma e !

satrana

Publikita de fidilalao henriel

Mi estas instruisto pri Esperanto kaj la franca lingvo Je suis enseignant du français et de langue Espéranto Mpampianatra teny Esperanto sy teny frantsay ny tenako

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: