Elsendo N°21 de Aminda Radio Esperanto

Nia ELSENDO N°21 gastigas kelkajn junajn gemembrojn de Itaosy Esperanto-Klubo por skeĉi. Vi konatiĝos ankaŭ kun la fame konata kvartalo 67 hektaroj en Antananarivo. Ni proponas al vi temon pri manĝoj en nia prilingva rubriko. Por tiuj, kiuj sekvos nin en YouTube, ni aldonis en nian podkaston mallongan videon pri la ringa suneklipso por kundividi kun vi tiun eksterordinaran eventon. Sufiĉas tajpi « Malagasio » por retrovi ĉiujn niajn podkastojn. Krome, daŭre alireblas : djpod.com/amindaesperanto kaj se vi havas mesaĝon, skribu en : amindaradio.wordpress.com aŭ rekte en la paĝo Aminda Radio Esperanto de Fejsbuko.

MALAGASAJ VORTOJ EN TIU ĈI-PODKASTO

Antananarivo, Analamanga, Andekaleka, Mahajanga, Betsimitatatra, Andriantany,

JIRAMA, Aro, SEIMAD, Ny Havana, INSCAE,

Volahanta, Volatiana,

Misakafo signifas manĝi kaj sin nutri.

-Te hisakafo ve ianao ? (Ĉu vi volas manĝi/matenmanĝi/tagmanĝi/vespermanĝi ?)

-Efa nisakafo ve ianao ? (Ĉu vi jam manĝis/ matenmanĝis/tagmanĝis/vespermanĝis ?)

Mihinana signifas tutsimple manĝi:

-Mihinam-bary (Manĝi rizon).

Mandrapaka signifas enmeti en la buŝon ion por ĝin manĝi:

-Mandrapaka vary iray sotro (Engluti unu kuleron da rizo).

Mitelina signifas engluti ion:

-Mitelina vonga-kena (Engluti pecegon da viandaĵo).

Mambosibosika signifas rapide kaj grandkvante enbuŝigi ion por ĝin manĝi:

-Mambosibosika vomanga/ovy (Rapide enbuŝigi batatojn/terpomojn).

Mitsako signifas maĉi.

Voky signifas esti sata:

-Tena voky be aho fa misaotra ! (Mi estas ege sata, dankon !).

Noana signifas esti malsata :

-Mbola noana ihany ve ianao ? (Ĉu vi daŭre malsatas ?)

Mangetaheta signifas esti soifa:

-Mba omeo rano aho azafady fa mangetaheta (Mi petas akvon ĉar mi estas soifa).

Misotro signifas trinki.

Miboboka signifas multe trinki drinki (ekz. alkoholaĵon):

-Miboboka toaka (Drinki brandon/rumon).

 

Kaj jen kelkaj utilaj esprimoj:

Noana mangepakepaka: treege malsata tiel, ke la ventro iĝas plata.

Tsy mahatelin-kanina: kiu, malemas engluti sian manĝaĵon.

Kendan’ny taolana: kies gorĝo estas barita de osteto pro malbona englutado

Matsiro:bongusta

Mampitelin-drora: kiu kolektas salivon en la buŝo.

Tendan-kanina: manĝegulo

Mazotoa homana ! : bonan apetiton !

67 HA 2.JPG67 HA  1.JPG

Publikita de fidilalao henriel

Mi estas instruisto pri Esperanto kaj la franca lingvo Je suis enseignant du français et de langue Espéranto Mpampianatra teny Esperanto sy teny frantsay ny tenako

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: