La ELSENDO N°18 de Aminda Esperanto Radio proponas al siaj geaŭskultantoj raportaĵon pri la urbocentro de Antananarivo. Temas pri loko histoririĉa, kiu allogas multajn vizitantojn. Alia interesa ero de nia programo estas ankaŭ la temo de lokoindikiloj en la malagasa lingvo por vi, kiuj interesiĝas pri nia lingvo. Aliflanke, vi aŭdos ankaŭ la intervjueton faritan al nia juna samklubano Andy Nasandratra. Sed nepras aŭskulti nian podkaston por plibone konatiĝi kun Malagasio. Ne forgesu do viziti nian radion ĉe : djpod.com/amindaesperanto aŭ ĉe YouTube tajpante la vorton Malagasio. Krome, vi povas komenti aŭ ce :amindaradio.wordpress.com aŭ en nia fejsbuka paĝo Aminda Radio Esperanto. Estu fidelaj al nia radio kaj ĝis la venonta elsendo !!!
Veloma daholo e!