Elsendo N°17 de Aminda Radio Esperanto

ELSENDO N°17 de Aminda Radio Esperanto proponas al vi mallongan tamen interesan enhavon pri la vivo en Malagasio. Aparte pritraktita estas la situacio de niaj gejunuloj post la bakalaŭro. Krome, ni proponas al vi ankaŭ iun aspekton de la malagasa en nia prilingva rubriko. Ĉiujn reagojn bv sendi al : amindaradio.wordpress.com aŭ rekte al nia fejsbuka paĝo : Aminda Radio Esperanto. Ne mistrafu do viziti nin ĉe djpod.com/amindaesperanto aŭ ĉe YouTube tajpante la nomon de nia radio. Ĝis la venonta semajno !!!

MALAGASAJ VORTOJ EN TIU ĈI-PODKASTO

Andro mafana (tago varma)

Hazo lava (arbo alta/longa)

Varo-mandeha (tio estas vort-kombino el “varotra” (komerco) kaj “mandeha” (iri, moviĝi), kiu signifas do komerco lokŝanĝa.

Olo-mody (el “olona” (homo) kaj “mody” (hejmeniri, hejmenreveni) estas uzata por karakterizi ege maljunan homon, kies morto aperas tute normala antaŭ l’okuloj de la socio.

Ampia-tafika tsy ampia-tafika (el “ampiana” (helpita), ”tsy” (ne) kaj ”tafika” (armeo)), kie la substantivo ”tafika” ludas la rolon de adjektivo. Tio estas

En “mpitsabo sinoa”, la esprimo laŭlitere signifas “kuracisto de Ĉinoj”, do li/ŝi kuracas nur Ĉinojn !

Sed en “sinoa mpitsabo”, la esprimo signifas “Ĉino, kiu estas kuracisto”. Do, tiu lasta esprimo taŭgas por indiki tiujn fremdajn kuracistojn deĵorantajn en malagasaj hospitaloj.

Franca bela aŭto : fiara (aŭto) frantsay (franca) tsara bika (bela), kiu estas nur laŭlitera traduko. Anstataŭe, oni devas diri “Fiara avy any Frantsa (el Francio) izay tsara bika (kiu estas bela). Tamen, “tsara bika” povas rilati kaj al “fiara” kaj al “Frantsa”, kio miskondukus al eraro.

Mandram-pihaona indray o !

PHOTO

Publikita de fidilalao henriel

Mi estas instruisto pri Esperanto kaj la franca lingvo Je suis enseignant du français et de langue Espéranto Mpampianatra teny Esperanto sy teny frantsay ny tenako

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: