Ĉeftemas en tiu ĉi podkasto ELSENDO N°12 la lastaj ŝtupoj de la malagasa nupt-kutimo. Kaj ni ankaŭ reiros al Ambositra por plu scii pri ĝiaj famaj manartaĵoj. Tamen temoj pri la loka Esperanto-movado pli multas en nia nuna elsendo. Rekte intervenas ene invitito, kiu estas nia fidela amiko Victor Correia el Francio por informi vin pri la de li kreita paĝo fejsbuka Amikaro de Aminda Radio Esperanto. Se ankaŭ vi havas ion dirindan al nia aŭskultantaro tra la mondo, ne hezitu kontakti nin por kune aranĝi la manieron tion fari. Krome, daŭre alireblas nia blogejo : amindaradio.wordpress.com kaj nia fejsbuka paĝo : Aminda Radio Esperanto se vi volas reagi al niaj elsendoj. Diskonigu nian radion tie, kie vi troviĝas kaj sciigu nian adreson : djpod.com/amindaesperanto. Apartajn salutojn al tiuj 45 novaj geaŭskultantoj el SudKoreio ! Kaj varmajn dankojn al vi ĉiuj pro via fideleco !