Ni ĵus sendis al la gelegantoj de la gazeto Panoramo de La Granda Insulo la junian numeron ĝuste antaŭ la ferioj. Tiu gazeto tute en Esperanto raportas pri la vivo de simplaj civitanoj en Malagasio. Nia junia numero rakontas pri la mirinda vojaĝo de grupo de 15 geesperantistoj el Francio, ili ja trairis pli ol 3.000 km tra Malagasio en lasta januaro-februaro kadre de la t.n. Nomad’Kurso, projekto celanta instrui Esperanton kaj samtempe praktiki solidaran turismon. Cetere, ni traktas ankaŭ la tradiciojn kaj kutimojn de Malagasoj sen forgesi raporti pri la loka Esperanto-movado. Se Malagasio kaj ĝia beleco kaj gastamo vin interesas, abonu tuj al nia gazeto. Vi povas mesaĝi al ni rekte en tiu blogejo.