Post unusemajna silentado, Aminda Radio Esperanto denove disponigas al vi, karaj geaŭskultantoj, novan podkaston, kiu raportos al vi la novaĵojn de la semajno en Malagasio. Krome, ĝi proponas al vi i.a. programeroj temojn pri la loka Esperanto-movado. Ĉu hazarde iu el inter vi deziras edziĝi kun Malagasino ? Do, nepras de nun scii kion fari pri la tute unua paŝo al geedziĝo. Pri tio ĝuste raportas nia tria ero de programo. Aliflanke, Emanuele Rovere kaj Light in Babylon ornamas nian podkaston. Ne hezitu aŭskulti nian radion eĉ se vi estas komencanto, Aminda Radio Esperanto estas por ĉiuj. Ni restas malfermitaj al ĉiuj proponoj por kunlabori. Se vi volas reagi, bv mesaĝi al nia blogejo :www.amindaradio.wordpress.com aŭ al nia fejsbuka paĝo :Aminda Radio Esperanto.
Iuj fidelaj aŭskultantoj petas ke mi donu tie ĉi kelkajn vortojn malagasajn por faciligi la komprenon de la podkasto. Jen ili estas:
Fisehoana (pri la temo de unua ŝtupo en geedziĝo)
Vaosolo, la lavistino de tolaĵo
Kolonelo Ratsimandrava Richard
Raveloson Eugène
Vatomandry, kie okazis la lasta nacia kongreso
Manjakandriana, kie okazis la instruseminario
Ambatolaona, kie okazis la ekskurso por la instruseminario
Ambohijatovo, kvartalo supre de Antananarivo
Ivato, kie okazis la postkriza kongreso
La rivero Ikopa