Ni alŝutis por niaj geaŭskultantoj novan podkaston, kies temoj rilatas al la vivo de Malagasoj kaj koncernas ankaŭ la malagasan Esperanto-movadon. I.a. programeroj, ni do portretas al vi figuron de iu loka esperantisto veterana, ni traktas ankaŭ pri la historio de la Internacia Ekzameno de UEA/ILEI en Malagasio. Iu loka plado tre populara en la lando estas prezentata al la aŭskultantaro, krome, Henriel kaj la teamanoj denove ripetas tie ĉi la regularon pri nia konkurso. Aminda Radio Esperanto invitas vin ĉeesti la semajnan rendevuon kun nia radio; por tiuj, kiuj ankoraŭ ne sciis pri ĝi, bv tuj aliri la ligilon: djpod.com/amindaesperanto.
ELSENDO N°07
Publikita de fidilalao henriel
Mi estas instruisto pri Esperanto kaj la franca lingvo Je suis enseignant du français et de langue Espéranto Mpampianatra teny Esperanto sy teny frantsay ny tenako Vidi pliajn afiŝojn